Regajnitaj Teritorioj

Teritorioj Regajnitaj (helruĝkolore)

Regajnitaj Teritorioj (pole Ziemie odzyskane) estas termino uzata en la komunisma Pola Popola Respubliko por signi la regionojn de la Germana Regno oriente de la Odro-Niso-limo, kiujn la pola ŝtato gajnis post la Dua Mondmilito kiel rezulto de la Jalta konferenco la 6-an de aprilo 1946, kaj kiuj iĝis la okcidentaj kaj nordaj teritorioj de nuna Pollando. Por la Pola Popola Respubliko tiuj areoj estis rekompenco pro la perditaj Orientaj Limregionoj, sed ankaŭ konsideriĝis reveno de regionoj ligitaj al la lando antaŭ multaj jarcentoj. Al la Regajnitaj Teritorioj alvenis ekzilitoj el la Orientaj Limregionoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search